Snap-oj en Ubuntu: malpli da sekureco kaj aŭtomataj ĝisdatigoj

Per sia versio 22.04, kiu estos eldonita la 21an de aprilo, Ubuntu igos, ke programoj uzu Snap-pakojn anstataŭ la .deb-aj. Tiuj pakoj aŭtomate ĝisdatiĝas sen iri tra prova fazo kiel okazas kun la pakoj de Debiano kaj aliaj distribuoj. En la kazo de la pako de Firefox, estas la skipo de Mozilla (ne Ubuntu), kiu decidas kiel kaj kiam la retumilo ĝisdatiĝas.

Firefox estas libera programaro, sed ĝi enhavas proprieterojn kiel Pocket. Mozilla povas per Snap aldoni aliajn similajn erojn kaj malagrablajn funkciojn.

La Snap-oj havas iujn avantaĝojn: ili permesas paki programon kun ĉiuj iliaj dependaĵoj, ili funkcias en ĉiuj distribuoj, ktp. Tamen ili malrapidigas la startigan procezon; ili estas multe pli malrapidaj, kiam ili estas plenumitaj unuafoje; ili okupas pli da spaco, ĉar ili enhavas bibliotekojn, kiuj povus esti uzitaj de pluraj programoj; ilia defaŭlta deponejo («aĉetejo») estas proprieta; ili postulas la uzon de systemd, ktp.

Se la uzo de la Snap-oj estus nedeviga, ne estus tiom da polemiko, sed Ubuntu trudis ilin por kelkaj pakoj, por kiuj ne plu estas .deb-a alternativo.

Komentoj