Instali Nginx-servilon kun PHP en Debiano 11

En ĉi tiu artikolo mi montras kiel instali Nginx-servilon, kiu povas plenumi PHP-programojn en Debiano 11.

Unue oni devas instali la sekvajn pakojn:

sudo apt install nginx php php-fpm

Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la defaŭlta agorda dosiero de Nginx (/etc/nginx/sites-available/default):

#location ~ \.php$ {
#   include snippets/fastcgi-php.conf;
#
#   # With php-fpm (or other unix sockets):
#   fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
#   # With php-cgi (or other tcp sockets):
#   fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
#}

Tiel estas la rezulto1:

location ~ \.php$ {
    include snippets/fastcgi-php.conf;

    # With php-fpm (or other unix sockets):
    fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
    # With php-cgi (or other tcp sockets):
    #fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
}

Sekve oni devas kontroli se la sintakson de la agorda dosiero estas ĝusta per sudo nginx -t. Se ĝi ne montras eraron, lanĉu la servon de PHP-FPM1 kaj reŝargu la agordojn de Nginx:

sudo systemctl enable php7.4-fpm
sudo systemctl start php7.4-fpm
sudo systemctl reload nginx

Fine ŝanĝu la permesojn, por ke nia uzanto povu aliri al la dosierujo de la loka servilo:

sudo chown -R $USER:www-data /var/www/html

Vi povas kontroli, se PHP plenumas en via retumilo kreante testan programon nomitan testo.php en /var/www/html ekzemple:

<?php
echo 'PHP plenumas en ĉi tiu servilo.';

Se vi malfermos la adreson http://localhost/testo.php en la retumilo, vi devos vidi paĝon kun la antaŭa mesaĝo.


  1. Se la versio de PHP de la servo de PHP-FPM, kiun vi instalis malsamas, agordu ĝin. 

Komentoj