Raddle kiel respondo al Reddit

Raddle estas ĉi tie kiel respondo al la decidoj de la firmo Reddit kontraŭ la komunumo, kiu decidis ĉesi afiŝi sian fontokodon kiel libera programaro. Krome ĝi havas kelkajn privatecajn problemojn:

La ĉefa kialo por la estigo de Raddle ŝajnas tamen esti la cenzurado kaj la forigo de kontoj de maldekstraj aroj, kiel klarigas la vikia paĝo "History" de Raddle.

Kio ŝanĝas Raddle rilate al Reddit?

La superrigardo ĝenerala estas simpla

Raddle estas libera programaro, kunlabora kaj ne sekvas ĝiajn uzantojn. Ĝi ne havas ian aĉan monan intereson, ĉar ĝi ne estas per privata korporacio kontrolita, sed estas pensita kiel komunuma ejo. Ankaŭ ĝi havas kaŝitan Tor-servon: http://c32zjeghcp5tj3kb72pltz56piei66drc63vkhn5yixiyk4cmerrjtid.onion/.

Ĉar ĝi estas kunlabora projekto, oni povas aldoni novajn funkciojn, post kiam ili estas akceptitaj de la komunumo en la «meta» diskutejo.

Origine, Raddle nomiĝis Raddit, sed ĝia nomo estis ŝanĝita, por ke ĝi ne estu komparita kun Reddit kaj por eviti eblajn problemojn kun la registranto de domajnoj.

Kiel funkcias Raddle?

Diskuto de Raddle

Raddle estas ejo por disdoni artikolojn kaj krei diskutojn kaj voĉdoni. La enhavo estas organizita per diskutejoj. Oni povas aboni la diversajn diskutejojn por esti informita de iliaj novaĵoj. Eblas uzi diversajn filtrilojn por vidi la enhavon, pri kiu ni havas intereson: laŭ novaj, jesaj voĉdonoj, neaj voĉdonoj, aktiveco.

Iom da informo pri la servo mem povas troviĝas en la vikio de Raddle, kiun ĉiu ajn povas redakti, ekcepte iuj blokitaj paĝoj (kiel la regularo pri privateco).

La aspekto de Raddle povas esti facilege agordita elektante kelkajn de la disponeblaj etosoj aŭ kreante propran. Raddle estas tradukita al kelkaj lingvoj.

En Raddle oni povas voĉdoni supren kaj malsupren

Komentoj