Eltondi el plurmedia dosiero per FFmpeg

Se vi nur volas redakti plurmedian dosieron por eltondi ĝian komencon, finon aŭ ambaŭ, la plej rapida maniero estas uzi FFmpeg. Oni povas instali FFmpeg-n en distribuoj bazitaj sur Debiano per sudo apt install ffmpeg.

Se ni volas forigi la 10 unuajn sekundojn de plurmedia dosiero, sufiĉas plenumi FFmpeg tiel:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 10 muzikaĵo2.mp3

Post -i oni specifas la dosieron, kiun ni volas redakti (muzikaĵo.mp3); 10 post -ss indikas la sekundojn, kiujn ni volas forigi; fine, oni specifas la nomon de la nova dosiero muzikaĵo2.mp3.

Se ni volas forigi kaj la komencon kaj la finon, ni povas aldoni la -to argumenton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -to 04:10 muzikaĵo2.mp3

Post -to devas esti pozicio, en ĉi tiu ekzemplo la 4-a minuto kaj la 10-a sekundo (04:10). Ankaŭ eblas uzi -t, kiun oni uzus tiel por akiri la saman rezulton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -t 235 muzikaĵo2.mp3

-t indikas, ke estos registrita ĝis post 235 sekundoj sur novan dosieron. Tiuokaze tiuj 235 novaj sekundoj estos registritaj post preterpasi la 15 unuajn sekundojn.

Instali Nginx-servilon kun PHP en Debiano 11

En ĉi tiu artikolo mi montras kiel instali Nginx-servilon, kiu povas plenumi PHP-programojn en Debiano 11.

Unue oni devas instali la sekvajn pakojn:

sudo apt install nginx php php-fpm

Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la defaŭlta agorda dosiero de Nginx (/etc/nginx/sites-available/default):

#location ~ \.php$ {
#   include snippets/fastcgi-php.conf;
#
#   # With php-fpm (or other unix sockets):
#   fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
#   # With php-cgi (or other tcp sockets):
#   fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
#}

Tiel estas la rezulto1:

location ~ \.php$ {
    include snippets/fastcgi-php.conf;

    # With php-fpm (or other unix sockets):
    fastcgi_pass unix:/run/php/php7.4-fpm.sock;
    # With php-cgi (or other tcp sockets):
    #fastcgi_pass 127.0.0.1:9000;
}

Sekve oni devas kontroli se la sintakson de la agorda dosiero estas ĝusta per sudo nginx -t. Se ĝi ne montras eraron, lanĉu la servon de Legu plu el Instali Nginx-servilon kun PHP en Debiano 11

Snap-oj en Ubuntu: malpli da sekureco kaj aŭtomataj ĝisdatigoj

Per sia versio 22.04, kiu estos eldonita la 21an de aprilo, Ubuntu igos, ke programoj uzu Snap-pakojn anstataŭ la .deb-aj. Tiuj pakoj aŭtomate ĝisdatiĝas sen iri tra prova fazo kiel okazas kun la pakoj de Debiano kaj aliaj distribuoj. En la kazo de la pako de Firefox, estas la skipo de Mozilla (ne Ubuntu), kiu decidas kiel kaj kiam la retumilo ĝisdatiĝas.

Firefox estas libera programaro, sed ĝi enhavas proprieterojn kiel Pocket. Mozilla povas per Snap aldoni aliajn similajn erojn kaj malagrablajn funkciojn.

La Snap-oj havas iujn avantaĝojn: ili permesas paki programon kun ĉiuj iliaj dependaĵoj, ili funkcias en ĉiuj distribuoj, ktp. Tamen ili malrapidigas la startigan procezon; ili estas multe pli malrapidaj, kiam ili estas plenumitaj unuafoje; ili okupas pli da spaco, ĉar ili enhavas bibliotekojn, kiuj povus esti uzitaj de pluraj programoj; ilia defaŭlta deponejo («aĉetejo») estas proprieta; ili postulas la uzon de systemd, ktp.

Se la uzo de la Snap-oj estus nedeviga, ne estus tiom da polemiko, sed Ubuntu trudis ilin por kelkaj pakoj, por kiuj ne plu estas .deb-a alternativo.

Kolore kombini grep kaj less

Mi kutimas uzi Grep por serĉi precizan tekston en dosieroj. Per grep -R teksto en dosierujo mi povas trovi ĉiujn dosierojn en kiu tiu teksto estas.

Kiam estas multaj kongruoj, estas pli komforta uzi less por moviĝi tra la rezultoj. La problemo estas, ke plenumante grep -R teksto | less oni ne plu vidas la kolorojn.

Legu plu el Kolore kombini grep kaj less