Se vi volas pruvi, ke Mastodon-konto estas via kaj ne de aliulo, kiu ŝajnas esti vi, vi povas aŭtentigi vian retejon. Por fari tion vi devas sekvi la jenajn paŝojn:
- Premu Redakti profilon en via profila paĝo aŭ iru al
   Preferoj kaj poste al Profilo.
  
- En Profilaj metadatumoj aldonu retejon. Vi povas skribi «Retejo» en la Etikedo-kampo kaj la URL-n de via retejo en la Enhavo-kampo.
- Alklaku la Kontrolo-langeton kaj poste kopiu la kodon, kiu aperas sub JEN GVIDILO (vi povas premi la
   Kopii-butonon), kaj algluu ĝin al la dosiero index.html,index.phpaŭ al ekvivalenta dosiero de via retejo1.  
- Fine, premu KONSERVI ŜANĜOJN.
Kiam vi reŝarĝos vian Mastodon-profilon, via retejo aperos aŭtentigita.
- 
Kiam la aŭtentigo finiĝos, mi rekomendas al vi forigi la aŭtentigan kodon. ↩ 

 
    
Komentoj