YouTube minacas la disvolvistojn de Invidious

La disvolvistoj de Invidious ricevis retmesaĝon el YouTube, kiu petas, ke ili ne plu havigu la programon. Laŭ la jura teamo de YouTube, ili estus malobservantaj la uzkondiĉoj de la API de YouTube, kio ne eblas, ĉar Invidious ne uzas la API de YouTube.

Ili ankaŭ diras, ke Invidious «estas havigata en invidious.io», kio ankaŭ ne veras, ĉar tiu retejo ne gastigas neniun version de Invidious. Nuntempe estas 40 retejoj, kiuj gastigas publikajn versiojn de Invidious, sur kiuj la Invidious-skipo neniun regpovon havas, ĉar Invidious uzas la liberan permesilon AGPL. Eĉ se Invidious estu kontraŭleĝa en Usono, estas versioj gastigitaj en la Tor-reto, en la I2P-reto kaj en multaj landoj, kio igas, ke efektive ne eblu malaperigi Invidious. Krome, ĝia kodo troviĝas en kelkaj platformoj por disvolvistoj kaj en multege da komputiloj.

Invidious akceptis nek la kondiĉojn de uzado de la YouTube-API nek tiujn de YouTube. YouTube ebligas la aliron al la enhavo gastigita en siaj serviloj per la HTTP-protokolo, do Invidious neniel ciferece krimis; ĝi simple defendas la rajton al la privateco kaj libereco.

Google (la firmao, kiu regas YouTube-n), aliflanke, ne respektas la privatecon, cenzuras, postulas uzi proprietajn programojn, ekspluatas la uzantojn kaj ege damaĝas la naturon (por citi nur kelkajn ekzemplojn). Pro tio estas homoj, kiuj opinias, ke Google devas esti detruita.

Bonŝance, eĉ se Invidious malaperas, ekzistas aliaj liberaj projektoj kiel Piped, NewPipe kaj youtube-dl. Ĉu Google ankaŭ minacos la disvolvistojn de tiuj projektoj kaj iliajn milionojn da uzantoj?

Komentoj